Eo Capek, Karel Libro de apokrifoj 

[ Pobierz całość w formacie PDF ]

kataro.  Paganoj damnaj!
 Dio, Dio, ¸emis la paroÛestro.  Dio kompatu nin!
 Vi estas iel stranga, diris la barbulo suspekte al la
junulo.  Kiel vi povas diri, ke vi vidis la Hunnojn, se vi
estis kaÿita en pajlo?
 La panjo vidis ilin, balbutis la junulo,  kaj ÿi porta-
dis al mi man¸aîon en la subtegmenton  
111
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
 Vi mensogas, ektondris la barbulo.  Ni scias ja, kien
la Hunnoj venas, tie ili forman¸egas çion kiel lokustoj.
Eç foliaro sur arboj ne restas post ili, çu vi komprenas?
 Dio en la çielo, Dio en la çielo, komencis histerie
¸emi ekscitita civitano.  Kaj kial, kial ¸i okazas? Kiu kul-
pas pri tio? Kiu enlasis ilin al ni? Ni estas tiom pagintaj
por la armeo & Dio en la çielo!
 Kiu enlasis ilin çi tien? aûdi¸is moke la bakalaûro.
 Vi ne scias tion? Demandu la bizancan sinjoron impe-
riestron, kiu alvokis la flavajn simiojn çi tien! Homido,
hodiaû jam çiu scias, kiu financas la popolmigradonl
Tion oni nomas alta politiko, çu vi scias?
La urbestro serioze eksnufis.  Stultaîoj. La afero estas
tute alia. Ili versimile, tiuj Hunnoj, hejme mortaçadis pro
malsato & kanajlaro pigra & labori ¸i ne scias & neniun
civilizon ¸i havas & kaj volas satman¸egi. Tial ili iras
kontraû nin & por elumi de ni & la fruktojn de nia labo-
ro. Nur ÿteli, dividi la rabaîon & kaj plu marÿi, kanajloj!
 Ili estas malkleraj paganoj, diris la paroÛestro.  So-
va¸a kaj necivilizita popolo. La Sinjoro tiel nur provas
nin; ni pre¸u kaj esprimu dankon kaj denove estos
bone.
 Dia plago, komencis denove ekzalte prediki la febra
monaÛo.  Dio vin punas pro viaj pekoj, Dio gvidas la
Hunnojn kaj ekstermos vin kiel Sodomanojn. Pro via
amorado kaj blasfemado, pro la krudeco kaj senpieco de
112
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
viaj koroj, pro via avareco kaj malsobreco, pro via peka
bonstato kaj mamono Dio damnis vin kaj donis vin en
la manojn de malamikoj!
La urbestro minace gruntis:  Atentu la buÿon, Domi-
ne: çi tie vi ne estas en pre¸ejo, çu vi scias? Ili venis sat-
man¸egi. Aviduloj ili estas, rabuloj kaj fiularo & 
 Çio estas politiko, obstinis la bakalaûro.  En ¸i Bi-
zanco havas siajn fingrojn.
Kaj tiam pasie aûdi¸is nigreta viro, laû profesio stani-
sto:  Neniu Bizanco; tion faris la kaldronistoj kaj neniu
alia! Antaû tri jaroj estis çi tie vaga kaldronisto kaj tiu
havis same tian etan kaj malgrasegan çevalon, kiajn la
Hunnoj havas.
 Nu kaj? demandis la urbestro.
 Ja tute memkomprene, kriis la nigreta viro.  La kal-
dronistoj iris antaûe, por rigardi, kio kie estas & spionoj
ili estis & Tion iniciatis nur la kaldronistoj! Çu scias iu,
de kie ili venis? Kaj kion entute ili çi tie volis? Kial, kial
& por kio, se en la urbo estas loksida stanisto? Nur mal-
prosperigi nian metion & kaj spioni & Neniam ili iris en
pre¸ejon & ili sorçis & la brutaron ensorçadis & publi-
kulinojn kun si trenis & Çion la kaldronistoj!
 Ian kernon tio havas, meditis la barbulo.  La kaldro-
nistoj estas strangaj, eç krudan viandon ili man¸egas
laûdire.
113
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
 xtelista bando, konfirmis la urbestro.  Ili ÿtelas ko-
kinojn kaj simile.
La stanisto estis sufoki¸anta pro justa kolero.  Jen vi
vidas! Oni diras Atilo, kaj dume la kaldronistoj & Pri çio,
pri çio kulpas la malbenindaj kaldronistoj! Ili ensorçis
nian brutaron & sendis al ni disenterion & Çion la kal-
dronistoj! Vi devis ilin pendumadi, kie ajn iu montri¸is!
Çu vi ne scias & ne scias pri la inferaj kaldronoj? Kaj çu
vi ne aûdis, ke la Hunnoj dum marÿo frapas kaldronojn?
Çiu infano devas kompreni la koneksecon! Ili, la kaldro-
nistoj, ÿar¸is nin per milito & la kaldronistoj estas kul-
paj pri çio & Kaj vi, kriis li kun ÿaûmo çe la buÿo, mont-
rante la fremdan junulon,  vi estas ankaû kaldronisto, vi
estas ligano kaj spiono de la kaldronistoj! Tial vi venis &
kaj volis nin paroltrompi, vi kaldronisto, vi volis nin per-
fidi al la kaldronistoj & 
 Pendumu lin, falsetis la ekscitita vireto.
 Atendu, najbaroj, bruegis la urbestro kontraû la tu-
multo.  Tion oni devas enketi & Silenton!
 Kiajn ceremoniojn, akrevoçis iu.
Komencis alkuri ankaû virinoj.
Tiunokte ekflamis inundo nordokcidente. Maldense
pluvetis. Kvin homoj el la areto mortis pro disenterio kuj
tusado.
La junulon oni pendumis post iom longa torturado.
[1932]
114
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
Ikonoklasmo
l Nikeforo, abato de la monaÛejo Sankta Simeono,
Avenis iu Prokopio, konata kiel erudicia eksperto kaj
entuziasma kolektanto de la arto bizanca. Videble li estis
ekzaltita, kiam li atendis promenante tra la klostro de la
monaÛejo. Belajn kolonojn ili çi tie havas, li diris al si,
evidente el la kvina jarcento. Nur Nikeforo povas helpi
al ni. Li havas influon çe la kortego kaj estis iam pentri-
sto. Kaj li ne estis malbona pentristo, tiu maljunulo. Mi
memoras, ke li faris por la imperiestrino proponojn por
brodaîoj kaj pentris por ÿi ikonojn.  Tial oni faris lin
abato, kiam liaj manoj tiel kurbi¸is pro podagro, ke li ne
plu povis teni la penikon en ili. Kaj laûdire li havas daûre
potencan vorton çe la kortego. Jesuo Kristo, jen kia bela
kapitelo! Jes, Nikeforo helpos. Feliçe, ke ni rememoris
Nikeforon!
 Estu bonvena, Prokopio, aûdi¸is post li mola voço.
Prokopio rapide turni¸is. Post li staris seka kaj afabla
maljunuleto kun la manoj kaÿitaj en la manikoj.  Bela
kolona kapitelo, çu? li diris.  Malnova laboraîo el Nak-
so, sinjoro.
Prokopio kisis la manikon de la abato.  Mi venis al vi,
115
LIBRO DE APOKRIFOJ
eLIBRO
patro, li komencis emocie, sed la monaÛejestro lin in-
terrompis.  Venu sidi¸i en la sunlumon, mia kara. ¯i
faras bone al mia podagro. Kia tago, dio, kia brilo! Do,
kio vin venigas al mi? li diris, kiam ili eksidis sur ÿtona
benko meze de la monaÛeja ¸ardeneto, zumanta de
abeloj kaj odoranta de salvio, timiano kaj mento. [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • showthemusic.xlx.pl
  • © 2009 Silni rzÄ…dzÄ…, sÅ‚abych rzuca siÄ™ na pożarcie, ci poÅ›redni gdzieÅ› tam przemykajÄ… niezauważeni jak pierd-cichacz. - Ceske - Sjezdovky .cz. Design downloaded from free website templates